Apostola administrantujo

Apostola administrantujo (latine Administratio apostolica) estas administra unuo en la Katolika Eklezio. Apostola Seĝo establas apostolan administrantujon kiam ekzistas grava kialo por ne establi ordinaran diocezon. Ĝia estro, apostola administranto (latine administrator apostolicus), povas esti episkoposacerdoto, kiu regas en la nomo de la Papo.[1] Apostolaj administrantujoj multrilate similas al ordinaraj diocezoj.[2]

  1. Kodo de Kanona Juro, kan. 371 § 2
  2. Kodo de Kanona Juro, kan. 368

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search